La irlanda dorno en la secesianta piedo
HeKo 666 7-E, 4 dec 17
Irlando fariĝis la ĉefa obstaklo en la intertraktado por la brita secesio el Eŭropa Unio. La problemo estas trioble plektita.
La Internacia Tago por la Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj, kiu ekde 1981 estas celebrata spontane kaj ekde 1999 oficiale, laŭ UN-rezolucio 54/134, ne estas tre sentata en Esperantio: ŝajne nur en Svedio, okaze de studa tago organizita de la Esperanta Civito, oni memorigis ĉi tiun gravan daton.
La pola socio ŝajnas tiu kie antisemitismo plej progresis lastatempe en Eŭropo. Aliflanke ĝi vartas kelkajn instituciojn pri judaismo kaj la historio de la hebreoj sur la litvaj teritorioj.