Tri numeroj de HdE survojas al la abonantaro
La abonantaro de “Heroldo de Esperanto” ricevos ĉi-monate la kongresan numeron 2013 kaj alian iom pli fruan, el junio, plus la lastan de 2012.
Stano Marĉek ne taŭgas por la nuna UEA, se “inter siaj unuaj paŝoj por efektivigi la novan Strategian Planon, la ĵus elektita Estraro decidis serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La kontrakto kun la nuna redaktoro, Stano Marĉek, plu validos ĝis la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por 2014.”
“La Komitato [de Universala Esperanto-Asocio] konfirmis la decidon de la Estraro rezervi en la kapitalo sumon de cent mil eŭroj por renovigo de la asociaj retejo kaj administrado.” Tion komunikis oficiale Roterdamo (tamen el Rejkjaviko).
Ekde 1 septembro 2013 ne plu ekzistos domestroj por la nemoveblaĵoj flegataj de Fondumo Pro Esperanto kiel regio: tiu ofico estas definitive forviŝita, post tutjara eksperimento. Post konsultiĝo kun la proprietuloj aŭ iliaj ĉefaj reprezentantoj, la regio decidis reveni al la sistemo de deĵorantoj, ĉerpitaj el la stabo selektita de LF-koop.
Diversajn iniciatojn anoncas la respektivaj retpaĝoj ĉe kastelo Greziljono kaj La Kvinpetalo ĉi-semajne. La plej grava estas la 35a REF (por familioj) ekonta morgaŭ en Baugé. Ni rapide vizitu ilin ambaŭ, por konstati la situacion de la du kulturcentroj en Francio.
La junia numero de “Literatura Foiro” estas aparte varia kaj interesa.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas plananta trejnseminarion pri la temo “Genro kaj egaleco: alaga enkonduko”. Ĝi disvolviĝos dum Pasko 2014 en insulo Sardinio, paralele al la Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo.
Inter la 30a de junio kaj 7a de julio estis organizita la 3a Internacia Junulara Lingvotendaro, en Nyíregyháza-Sostó, en la Ĉevalista Klubo. La lingvotendaron organizis s-ino Enikő Zengő Sereghy. La aranĝon partoprenis tridek interesiĝantoj el kvar landoj, kies lingvoj hispana, korea, slovaka kaj hungara estis reprezentitaj.
Dum la Akademio de Esperanto kaj Universala Esperanto-Asocio pretas por elekti denove viron kiel prezidanton; dum Sennacieca Asocio Tutmonda daŭrigas kun kupolo estrata de viro; Internacia Ligo de Esperantistoj Instruistoj hieraŭ elektis virinon prezidanto.