Finvenkisma strategio apenaŭ inkrustita raŭmisme
La skizo de strategia laborplano aperinta en la organo de la Universala estis draŝita de la bulleristoj (Kniviilä, Moleón ktp) kaj la emerita direktoro mem ĵus denuncis “la intelektan bankroton, kiu manifestiĝas, ekzemple, en la ĉeso de la eldona agado de UEA kaj nun laste en la subnivela kaj parte eĉ infaneca skizo de la strategia laborplano”; sed kion opinias la raŭmistoj?