KCE akceptita en la turisma formado
El la tuta neŭŝatela kantono nur unu establo aganta en la sektoro de la “parahôtellerie” (preskaŭhoteleco) estis akceptita en la tuttaga seminario organizita de la Svisa Turisma Federacio en Bielo, 28 novembro 2012: Kultura Centro Esperantista, reprezentata de gec-anoj Giorgio Silfer, prezidanto (kaj kvalitomanaĝero, laŭ pli frua kurso), kaj Jun Liu, sekretario.