Seulo aŭguras finnan prezidonton
Duobla ŝako de Osmo Buller, eksa direktoro kaj nuna komitatano de Universala Esperanto-Asocio, dum ĝia kongreso en Seulo.
Duobla ŝako de Osmo Buller, eksa direktoro kaj nuna komitatano de Universala Esperanto-Asocio, dum ĝia kongreso en Seulo.
Mag. Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven, prezidanto kaj afergvidanto de EsperantoLand en Berlino, estas unu el la plej kompetentaj pri komunikado kaj informado rilate nian lingvon kaj ĝian parolkomunumon, en okcidenta Eŭropo. Nuntempe li zorgas pri ĉi tiu fako ankaŭ kadre de Germana Esperanto-Asocio.
Afriko, kaj specife la regiono de la grandaj lagoj (Ugando, Ruando, Burundio, Kongolando), estas analizataj dum la lekcioj de d-ro Leonardo Baroncelli, kies italan lingvon samtempe interpretadas prof. Giorgio Silfer, pruvante sin profesinivela interpretisto.
D-ro Leonardo Baroncelli estis la unua lekciisto en la hieraŭa, unua tago de la Esperantologia Fakultato, organizita de Kultura Centro Esperantista kun la apogo de la Esperanta Civito. Eksambasadoro en Kinŝaso kaj diplomato ĉe UN en Novjorko, d-ro Baroncelli pritraktis geopolitikon, kun specifa rilato al la historio kaj rolo de Unuiĝintaj Nacioj.
Universala Esperanto-Asocio estas reakiranta la monon elspezitan por la aĉeto de dua nemoveblaĵo en Roterdamo. La reakiro okazas per luigo de tiu nemoveblaĵo al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, je prezo kiun d-ro Francesco Maurelli taksas “merkata”.
“Literatura brunĉo” (aŭ “frunĉo” = frua lunĉo) fermis hieraŭ la duan Artan Renkonton Transnacian en Esperanto, organizitan de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, kun la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj kun la subteno de la Esperanta Civito.
Tihomir Lovriĉ kaj Giorgio Silfer gvidis dum JARTE komiksan atelieron kiu, post historia retrospektivo pri la naŭa arto en esperanto, helpis al la realigo de “Esperantio vivas”, laŭ projekto financata de la Esperanta Civito.
Hieraŭ estis la plej densa kaj sukcesa tago en JARTE. Kulturaj ekskursoj okazas ĉiumatene, sed la ĵusa ĉe la sinagogo plej kortuŝis la partoprenantojn, inkluzive la gastiganton, Bertrand Leitenberg, kiu prezidas la hebrean komunumon de Ĉaŭdefono.
En JARTE daŭras ĉiuvespere post la manĝo la eksterordinare interesa ateliero pri Commedia dell’Arte sub la gvido de Javier Oliva, sed la hieraŭa posttagmezo en teatro ABC de Ĉaŭdefono estis dediĉita al kabareto kaj kanto.
Unuafoje prezidanto Mark Fettes publike elpaŝis pri la malrespekto de la kontrakto inter UEA kaj TEJO, pro kio plendis kaj la TEJO-komitato kaj la TEJO-prezidanto.
Javier Oliva inaŭguris hieraŭ vespere la duan Junularan Artan Renkonton Transnacian, organizitan de KCE kun la aŭspicio de TEJO kaj la subteno de la Esperanta Civito en la nun agrabla klimato de Ĉaŭdefono.
En sia 49a jarkolekto “Literatura Foiro” havos ok paĝojn pli ĉiunumere. Jen la rezulto de la hieraŭa kunveno de la ĉefredaktoro (sen. Zlatoje Martinov) kun la prezidanto de LF-koop (c-ino Perla Martinelli) kaj la Komitato de Feminisma Esperanta Movado. Por la financa kaj produkta flankoj partoprenis ankaŭ revizoro de LF-koop kaj la responsa pri la ekspeda servo.