AfrES: 43 kandidatoj, 27 akceptitaj
Kvardek tri kandidatoj el sep landoj trapasis la selektadon por partopreni en la perkoresponda kurso prepare al la dua Afrika Esperantologia Semajno (Buĵumburo, 28 decembro 2007 – 3 januaro 2008). Dudek sep estis akceptitaj, surbaze de la lingva nivelo (almenaŭ B-grado), de la ĝenerala klereco (almenaŭ abiturienteco) kaj de aliaj elementoj.