Naturamikaro asembleis post grandioza jaro
Esperanta Naturamikaro asembleis antaŭhieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio, sub la prezido de sen. Julio Herrero, aprobante la raportojn pri 2012.
Esperanta Naturamikaro asembleis antaŭhieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio, sub la prezido de sen. Julio Herrero, aprobante la raportojn pri 2012.
Sen. Ljubomir Trifonĉovski konvaleskas hejme post trisemajna restado en bulgara hospitalo, sekve de akcidento.
La Vickonsulo fartas multe pli bone, kvankam li reprenos sian oficon nur post du semajnoj. Li certe partoprenos en la senata sesio kunvokita al Budapeŝto en majo 2013.
La pasintan dimanĉon la gvidantaro de Hungaria Esperanto-Asocio akceptis statutmodifon, kiu praktike malhelpas al László Szilvási aliĝi al la asocio, almenaŭ laŭ la intenco de la proponintoj.
Anjo Amika daŭre partoprenas en lokaj kaj en transnaciaj aranĝoj, sukcese disvastigante la muzikan kulturon en esperanto. Baldaŭa gastino de la SAT-Amikara kongreso en Francio, ŝi partoprenis lastan semajnfinon en la unua Lerneja Balo, ĉe la belega salono de la kulturdomo de Bartoŝovice (Ĉeĥio).
Naŭ personoj estis akceptitaj al la prepara kurso por la partopreno en la 4a Ateliero pri redakta kreivo, organizata de KCE sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado, en Ĉaŭdefono 8-13 julio 2013.
C-ino Jun Liu debutis hodiaŭ kiel esperanto-prelegisto per prezento pri la ĉina literaturo en la Esperanto-Domo de KCE, al atenta kaj kvalite altnivela publiko, kvankam ne multnombra (interalie, neniu denaska sviso ĉeestis, tiel maltrafante unikan ŝancon kleriĝi pri fora oriento).
Kutime en Esperantio la asembleojn partoprenas precipe la estraroj kaj malmulte la simpla membraro. Ĉe LF-koop okazas la malo: hodiaŭ ĉeestis nur unu komitatano, sen. Marie-France Conde Rey, kiu prezidis ĝin.
La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto (FPEF) kunvenis hodiaŭ en sia svisa sidejo, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey. Ekzameninte la financan situacion, ankaŭ en rilato kun la fiska deklaro pri 2012, la Fonduma Konsilio okupiĝis pri la diversaj projektoj lige al nemoveblaĵoj, do la funkcio ne kiel mikrokredita banko sed kiel regio.
Endre Dudich, geologo, kaj Albert Gesztesi, astronomo, gastis ĉe la kvara literatura kafejo organizita de Esperanta PEN-Centro kaj Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko. Ili akompanis atentan publikon al la esploro de Luno, kun lumbildoj.
Kompletiĝas la kalendaro de la jarkunvenoj 2013 de transnaciaj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.
Pluraj aliĝpetoj al la Pakto por la Esperanta Civito estos ekzamenataj de la Kortumo dum la venontaj semajnoj. Se la dokumentaro rezultos enorda, la aliĝpetoj estos transdonitaj al Konsulo, kiu voĉdonigos pri ilia akcepto dum la Forumo, nome la pariteta branĉo de la Parlamento, laŭ la federisma demokratio kiu karakterizas la Esperantan Civiton.
La Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto, la 4a Afrika Esperantologia Semajno kaj la parlamenta sesio de la Esperanta Civito okazos en Burundio dum la tria semajno de novembro 2013, ekde la 17a ghis la 23a.
Pri la semajno la surloka partnero, SIPU, havis nenion kontraŭ. La eksterafrika karavano al JAKE estas prizorgata de la kongresfako de LF-koop. La 4a AfrES estas prizorgata de KCE.