En FPEF Conde Rey prezidanto, Silfer prokuristo
Fondumo Pro Esperanto havas ekde hodiaŭ kvarpersonan estraron: la Fonduma Konsilio kooptis c-anon Carmine Dello Spedale, ratifante ĵusan decidon de la Kapitulo.
Fondumo Pro Esperanto havas ekde hodiaŭ kvarpersonan estraron: la Fonduma Konsilio kooptis c-anon Carmine Dello Spedale, ratifante ĵusan decidon de la Kapitulo.
Edmond Privat (1889[1902]-1962) mortis antaŭ kvindek jaroj, kaj studajn tagojn omaĝe al li organizas ĉi-semajnfine Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono.
Ekde hodiaŭ la Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidas en la Esperanto-Domo de Svislando. Tio signifas ke ĉiutage, kiam estas necese, la ĉeestantaj membroj de la Civita “registaro” diskutas kaj alprenas decidojn, lastfoje sub la prezido de sen. Giorgio Silfer, eliranta konsulo.
Kiu estas la esperantlingva kanto plej deŝutita en Youtube? Kompreneble “La Espero”, ankaŭ ĉar amaso da vizitantoj interesiĝas ĝenerale pri naciaj kaj oficialaj himnoj: ĉirkaŭ 26.000 deŝutoj.
Dualoke situas “La bambo”, kiu per si mem estas tre populara kanto originale: ĉirkaŭ 22.000 deŝutoj.
En la XXI jarcento la ekonomia panoramo de Esperantio riĉiĝis je nova elemento. La privata iniciatemo ne limiĝas plu je eldonado kaj instruado, sed plugas tute novajn kampojn.
La 20an de marto forpasis en Glasgovo John Islay Francis (1924[1938]-2012), aŭtoro de la plej longa romano en la esperanto-literaturo, aŭ almenaŭ la plej grava el la longaj: “La granda kaldrono”, verkita en la 1950aj sed bedaŭrinde eldonita nur en 1978, ĉe Torben Kehlet.
La eniranta Konsulino anoncas ke certe meze de oktobro 2012 okazos ordinara sesio de la Senato de la Esperanta Civito, koincide kun la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Andaluzio.
TTT estis la traduko por WWW en interreto, dum la 1990aj: ĉu eble tiu siglo populariĝos por Teatra Terminaro de Trifonĉovski? Tion ni deziras al sen. Ljubomir Trifonĉovski, tre baldaŭa Vickonsulo, sed ankaŭ pupteatra dramaturgo kaj ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”.
La feminisma revuo en esperanto ricevis la akreditivon por la amasmediaj komunikiloj okaze de la 34a Internacia Festivalo de la Filmo fare de Virinoj, inaŭgurita hieraŭ vespere en Creteil (Francio).