LF-koop koncedas du pliajn monatojn al la nesolventa Lexus
HeKo 634 7-B, 21 feb 17
“Se Lexus malakurate pagos en tri sinsekvaj monatoj, LF-koop rajtos rompi la kontrakton kaj repreni la gazeton HdE por si.”
Tiu ĉi klaŭzo en la vendokontrakto koncernas dek unu monatajn partopagojn por “Heroldo de Esperanto”. Ĝi estis enmetita en la kontrakton laŭ propono de s-roj Fabrício Valle kaj Paulo Lima, posedantoj de Lexus, la aĉetanto de HdE.