Slovenaj verkistoj gastigos nian literaturon
C-ano Giorgio Silfer, kunaŭtoro, prezentos dufoje la libron “Historio de la esperanta literaturo” al parte ne esperantista publiko, fine de ĉi tiu monato en Slovenio. En Ljubljana gastigos lin en sia propra sidejo la potenca Slovena PEN-Centro, 26 oktobro 2018. La antaŭan tagon li prelegos ĉe prestiĝa kultura klubo en Maribor.