Z pri Z ─ Zelazny pri Zamenhof
Kontraŭe al la ceteraj judoj, kiuj serĉis la fontojn de la antisemitismo ekstere, Zamenhof vidis ĝin en la judaro mem. Laŭ li judismo devas sin reformi por ne esti la kaŭzo de konfliktoj tie, kie judoj loĝas.
Esperanta PEN-Centro realigis sian unuan literaturan kafejon en Budapeŝto hodiaŭ vespere, en agrabla salono ĉe Domo de Nacioj. La vicprezidanto de la Esperanta PEN, c-ano d-ro György Nanovfszky, bonvenigis dekkvinon da ĉeestantoj, kiuj kun granda intereso aŭskultis la tri aktojn de la Trilogio verkita de Giorgio Silfer inter decembro 2011 kaj marto 2012.
En sia “Indjana Kuriero” antaŭ du tagoj s-ro David de Ugarte denuncis diskriminacion kiun li kaj du liaj gekolegoj suferis fare de la Esperanto-Klubo en Bilbao (Hispanio), kiu “rifuzis mian membriĝon”.
La naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio gastigos 15-16 decembro 2012 la unuan kulturan semajnfinon, dediĉitan laŭ la dato al Lazaro Ludoviko Zamenhof.
Pli ol tricent reprezentantoj de okdek literaturoj kunvenis en la historia urbo Gyeongju (Suda Koreio) pro la 78a PEN-mondkongreso, konfirmante la unikecon de PEN-klubo Internacia, kiel trafpunkto de lingvoj kaj kulturoj. Ankaŭ esperanto ĉeestis, danke al d-ino Chiara Macconi.
Ankaŭ en 2013 la abontarifoj por la periodaĵoj de LF-koop restas la samaj kiel pasintjare.
Nome:
Literatura Foiro (6 numeroj): 54,00 CHF
Heroldo de Esperanto (17 numeroj): 58,00 CHF
Femina (4 numeroj): 36,00 CHF
Ne abonebla, sed mendebla kiel aparta kajero po 27,00 CHF estas ĉiu numero de “Homarane”.
Atingis nin la trista novaĵo de la morto de c-ino Zofia Banet Fornalowa, unu el la kunfondintoj de la Esperanta Civito, kies vickortumano ŝi estis.
Ankaŭ en la 28aj ARtaj RenKONtoj per ESperanto, 21-23 septembro 2012, elstaras la partopreno de artistoj kun la esperanta civitaneco: Anjo Amika, Tomasz Chmielik, Jarlo Martelmonto. Jen la programo:
Vendredon, 21an de septembro
17.00 — Russ Williams – “Pri la poezio kaj poezia kritiko de Julius Balbin.”
Laŭ plano de Fondumo Pro Esperanto, kiel regio por la nemoveblaĵoj posedataj de paktintaj establoj, la Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono ĉi-semajne ekhavos plian apartamenton.
Se la situo je cent paŝoj de la maro, apud promenejo kun multaj kafejoj kaj restoracioj, estas turisma atuto por la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio, la najbareco de la universitato de Malago, pli precize la ĉefa kursejo pri la hispana lingvo por fremduloj, estas por ĝi kultura kaj organiza resursoj.
Jen la unua komuniko pri la agendo de la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Andaluzio, laŭ Esperanta Naturamikaro.
lundon la 8an de oktobro, 20h00 / Municipa Centro de Pedregalejo
enkonduko al esperanto, fare de d-ino Perla Martinelli kaj d-ro Giorgio Silfer
(hispanlingve, rezervita al la amikaro de la Tempobankoj)
La Komitato de Kultura Centro Esperantista havas ordinarajn kunvenojn fine de januaro, de majo kaj de septembro.