Ses monatojn post la brita referendumo
Estas pli kaj pli certe, ke neniu brito sidos en la Parlamento de Eŭropa Unio post la kontinenta baloto de printempo 2019. La brita secesio fariĝos realaĵo antaŭ tiu dato. Tion indikas la evoluo de la rilatoj inter la Insulo kaj la kontinento dum la lastaj ses monatoj.