La Protokolo de San-Sebastiano en la PEN-mondkongreso
Okaze de la inaŭguro de la 82a PEN-mondkongreso en Galegio, dum la Eŭropa Tago de Lingvoj, reprezentantoj de San-Sebastiano prezentis la Lingvan Protokolon el la eŭropa ĉefurbo de kulturo 2016.
Venas tra la reto (do ankaŭ bitoke) la lasta torpedo kontraŭ la sendependeco de TEJO. Pafas Edwige Ackermann el Triesto, komitatano de UEA por Itala Esperanto-Federacio. El kio oni povus dedukti ke ankaŭ italoj preparas sin por sekvi la linion indikitan de Osmo Buller.
Esther Vallado el Gijón (Asturio) estas la nova ĝenerala sekretario de Internacia Junularo de Naturamikoj (IYNF). Ŝi jam survojas al Prago, kie situas la Centra Oficejo de la junulara sekcio de NFI, dum la Naturamika Internacio situas en Vieno.
Zeki Ergas, sviso el turka deveno kaj ŝabatista familio, estas verkisto kaj publicisto aktiva en la Pac-Komitato de PEN Internacia.
Nova membro de Esperanta PEN-Centro, d-ro Ergas inaŭguros la iniciatojn okaze de la arĝenta jubileo de la Esperanta PEN, fondita en novembro 1991 fare de Tazio Carlevaro, Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer.
La entrepreno “Sociedad de las Indias Electrónicas”, ĉefa piliero de la “Grupo de Cooperativas de las Indias”, kies membroj estas esperantistoj, konstruas por Sociala Grupo Lexus la tutan retan sistemon de “Heroldo de Esperanto”, kiu konsistos el tri eroj:
Fabrício Valle, direktoro de Sociala Grupo Lexus, kadre de la programo de la 10a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, prezentos en ĝeneralaj trajtoj la novaĵojn pri la jarkolekto 2017 de “Heroldo de Esperanto”, la unua post la du jardekoj ĉe LF-koop.
Ambaŭ grupoj estas internaciaj.
La longa felietono de la sendependiĝo de TEJO atingas la lastan ĉapitron: la membraro de UEA, en maniero heterogena por ne diri heteroklita, referendumas pri statutreformo kiu ratifas la jam aprobitan reformon de la TEJO-statuto.
La Verda Listo estas la unua kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2016, kun la slogano “Por Civito laika, progresema, ekologia”, kaj subslogano “De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito”. Ĝia simbolo estas “Stilizita arbo simila al kverko, kun vasta ne fermita frondaro, centra ne vasta trunko kaj apenaŭ videblaj radikoj”.
Ĉu “Esperanta Antologio” de William Auld havos trian, ĝisdatitan eldonon? Inter la unua (ĝis 1957) kaj la dua (ĝis 1981) pasis dudek kvar jaroj, kaj intertempe pliaj tridek kvin, do estus normale atendi novan eldonon.
Unuiĝo Togolanda por Esperanto estis punita pro la okazigo de la 6a Afrika Kongreso de Esperanto, fine de decembro 2015. La puno konsistis en la nuligo de projekto pri ĝemeligo inter UTE kaj Korea Esperanto-Asocio. Jen la koncerna minacordono de la UEA-estraro al la tiama prezidanto de UTE, c-ano Kokou Attaglo.