Brazilaneco ekspansias en Roterdamo

HeKo 880 5-A, 24 jul 25

Krom malprobabla surprizo, venos el Brazilo la novaj prezidantoj kaj de la Universala kaj de la Junulara: la respektivaj elektaj komisionoj rekomendas nur s-ron Fernando Maia jr por UEA kaj nur f-inon Ana Ribeiro por TEJO. Se en ILEI la nuna estrarano sen. Fernando Pita iĝus prezidanto, la brazilaneco estus kompleta, en la asocia triopo…

Ekis la tradukokurso pri diplomatiaj dokumentoj

HeKo 880 4-B, 22 jul 25

Komenciĝis per lecionoj pri la strukturo kaj la historio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio la kurso pri tradukado de diplomatiaj kaj internaciaj dokumentoj, gvidata ĉi-semajne de d-ro Giorgio Silfer ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando. Laŭ la trejnisto fakte necesas almenaŭ ĝenerala kono pri la du plej gravaj internaciaj organizoj, por prepari sin al la tradukado de ties tekstoj.

Interesa testo en la sovetieca UEA-balotsistemo

HeKo 880 3-A, 20 jul 25

La elekta komisiono de la Universala rekomendis ke la estraro elektota post kelkaj tagoj en Bruno restu naŭopo, kiel la eliranta: tio certe estos aprobita, ankaŭ ĉar ekzistas surpluso da kandidatoj, pro la persisto de du elirantaj estraranoj plu rekandidati, spite al la alia rekomendo de la komisiono konfirmi nur kvin el la naŭ elirantaj (el la kvar forpelindaj, du per si mem retiriĝis).

Ĉu SAT estas nur malforta aŭ eĉ malsana?

HeKo 879 7-A, 13 jul 25

Por Sennacieca Asocio Tutmonda la jara kongreso estas pli ol turisma aranĝo plus kunsidoj de gvidaj instancoj: ĝi “esploras diversajn proponojn pri la agado de la venonta jaro kaj vortigas siajn konstatojn kaj dezirojn, konigotajn al la tuta anaro; la Kongreso esprimas pri ĉiuj proponoj sian opinion aproban aŭ malaproban; referendumo findecidas pri ĉiuj proponoj.

La kazo Wandel riskas krei konfronton pri Israelo

HeKo 879 6-A, 12 jul 25

“Momente mi partoprenas en Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiun dimanĉe mi salutis kiel vicprezidanto nome de UEA. Pluraj demandis min, kial mi mem ne estis kandidato por la prezidanteco. Mi ne konas la konsiderojn de la Elekta Komisiono por ne proponi duan kandidaton, despli ke en mia sinprezento en la raporto mi skribis ke principe mi povos laŭbezone plenumi tiun rolon.”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.