Publikrilata strategio pli homogena por la Esperanta Civito
La Kapitulo de la Esperanta Civito ĵus konfidis al la Vickonsulo (responsa pri eksteraj rilatoj) la prizorgon de la Protokolo de Donostia/San-Sebastiano pri la minor(itat)aj lingvoj.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenas hodiaŭ ĉe la Esperanto-Domo en Malago, kun fizika ĉeesto de kvar el la ses kapitulanoj: senataninoj Nguefack kaj Kirova partoprenos skajpe, el Kamerunio respektive Bulgario. La tagordo enhavas plurajn punktojn, unuavice delegojn kaj komisiojn.