Wandel eliminita, Lo Jacomo tra la serurtruo
Kiel prognozite, Amri Wandel kaj François Lo Jacomo estis la lasta kaj la antaŭlasta en la klasifiko, okaze de la elektoj al la estraro de la Universala. La dua tamen ricevis tiel malmulte da voĉoj kiel alia kandidato (novulo el Hungario), kaj en dua baloto li sukcesis “eniri tra la serurtruo”.