Mirejo Grosjean organizos afrikan kongreson
Kiel kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo ŝi ne volis ke eŭropa esperanto-kongreso okazu en Svislando, sed kiel vizitanto de Afriko ŝi pretas kunorganizi grandskalan kongreson en alia kontinento.
Kiel kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo ŝi ne volis ke eŭropa esperanto-kongreso okazu en Svislando, sed kiel vizitanto de Afriko ŝi pretas kunorganizi grandskalan kongreson en alia kontinento.
La agentejo Kosmo Strategio Ltd, estrata de s-roj Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini, helpas por liveri projektojn, precipe de seminarioj, financotaj de Eŭropa Unio.
Venontjare la Akademio de Esperanto renovigos trionon de sia membraro, laŭ statuta kadenco. Pro la ĵusa forpaso de Laŭlum kaj Simonnet vakas du kromaj postenoj, tial necesos elekti dek sep personojn.
D-ro Vilmos Benczik estis la gasto de la dua literatura kafejo, organizita hodiaŭ en Budapeŝto de Fajszi Amika Rondo, ĉe la Domo de Nacioj. Dum la lastaj jaroj d-ro Benczik, instruisto en altlernejo, malofte prelegis en Esperantio, tial lia aktiva rolo estis aparte rimarkinda.
Denove ruĝa lumo kontraŭ László Szilvási fare de la demokrata asembleo de Hungaria Esperanto-Asocio, kunveninta 11 novembro 2012.
La membroj de la klubo “Juna ĵurnalisto” ĉe la Gimnazio pri Natursciencoj kaj Matematiko en Vraca (Bulgario) organizis renkonton kun la ĉefredaktoro de la revuo “Literatura Foiro”, Ljubomir Trifonĉovski, je 30 oktobro 2012, pri la bona ĵurnalistiko.
Laŭ gazetara komuniko dissendita el Roterdamo, “La alparolo de UEA en la 5a Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj [Ĝenevo 27-28 novembro 2012] okazis en Esperanto: Stefano Keller legis kaj Cesco Reale interpretis hispanen, alineon post alineo.
El la tuta neŭŝatela kantono nur unu establo aganta en la sektoro de la “parahôtellerie” (preskaŭhoteleco) estis akceptita en la tuttaga seminario organizita de la Svisa Turisma Federacio en Bielo, 28 novembro 2012: Kultura Centro Esperantista, reprezentata de gec-anoj Giorgio Silfer, prezidanto (kaj kvalitomanaĝero, laŭ pli frua kurso), kaj Jun Liu, sekretario.
La biografio de Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies verkadon sen. prof.
Prof. Francisko Simonnet, membro de la Akademio de Esperanto, pereis en incendio kiu trafis lian domon en Sens (Francio). Li estis denaska esperantisto, same kiel estas lia filo Viktoro: verde-sanga familio, profunde romkatolika laŭ eduko, kun klasika klereco kaj vasta esperanto-kulturo. Morgaŭ okazos la funebra ceremonio laŭ eklezia rito.
Tuj post la festparolado de la Vicprezidento de Bulgario, s-ino Margarita Popova, ĉe la malfermo de la naciaj festoj okaze de la 150a naskiĝa datreveno de prof. Ivan Ŝiŝmanov, salutis la prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio prof. Boĵidar Leonov.
“Ni aŭguris ke la Eŭropa Justica Kortumo verdiktos favore al la itala rekurso kontraŭ la oficejo por la selektado de la personalo ĉe la Eŭropaj Komunumoj (EPSO), responsa pri la publikigo de konkursanoncoj nur en la angla, franca kaj germana.