Kreskanta helpantaro por KCE
Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono jam de pli ol dudek jaroj funkcias danke al la deĵorado de bonvolaj stabanoj de LF-koop, al kiuj aldoniĝis helpemaj gecivitanoj. Preskaŭ ĉiuj deĵorantoj venas de eksterlando: kiel vere transnacia centro, KCE vivas preskaŭ sen svisaj laborfortoj. Tiel multe ke la retejo de Svisa Esperanto-Societo eĉ ne mencias ĝin…