Societo DIALOGO sukcese debutis en Eŭropo
“Estis vere neforgesebla vespero. Volonte ni reaŭskultos vin, kaj pli ofte ol vi imagas. Dankon. Senfinan dankon!” deklaris publike Claudio Ermanno Carrara, la organizanto de la kultura kaj politika prelegaro okaze de la festivalo “La spirito de la planedo”, en Chiuduno (Lombardio), la 26an de majo 2019 vespere.