Afrika Esperanto-Instituto eniras novan fazon
La ĝenerala Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto renovigis hodiaŭ en Buĵumburo sian organigramon.
La ĝenerala Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto renovigis hodiaŭ en Buĵumburo sian organigramon.
Kun sincera doloro ni anoncas la forpason de c-ano Jean-Jacques Lavanchy, okazintan 27 decembro 2020 en Svislando, post longa malsano, dum lia 87a aĝjaro.
Kultura Centro Esperantista komisiis naŭ klerulojn prepari la studprogramon de la planata Esplora Instituto de Esperantologio.
La plej gravaj biblioteko kaj hemeroteko en la belga Esperantio ĉesis ekzisti: s-ro Ronald Rotsaert ne sukcesis eviti la demobilizon de la fama fondaĵo Vanbiervliet en Kortrejko — 8.500 libroj kaj pli ol 10.000 jarkolektoj de periodaĵoj.
La vickonsulo pri financoj, c-ano Giorgio Silfer, atingis hodiaŭ Afrikon. Post transita etapo en Etiopio, li alteriĝis en Buĵumburo, kie post mallonga atendo en la flughaveno li trapasis teston por konstati ke li ne malsanas je tiu gripego, kiu havas jam variantojn anglan, brazilan kaj sudafrikan, sed ne estas nomebla kiel ĉina, spite al sia nerefutebla origino.
La numero 2316 (januaro 2021) de “Heroldo de Esperanto” jam atingis sian legantaron en Eŭropo. Ĝi inaŭguras la novan jaron, kaj la 97an kolekton de la jam centjara gazeto, nun monata, sed daŭre kvarpaĝa en granda formato (A3), laŭ sia tradicio.
Esperanta Naturamikaro refortigis sian Komitaton okaze de la ordinara Asembleo en la naturamika Esperanto-Domo de Malago, 14 januaro 2021. Pro longa malsano de la prezidanto, c-ano Julio Herrero, c-ino Perla Martinelli transprenis la vicprezidon, kaj ŝian postenon de sekretario transprenis c-ino Manuela Blanco, nova komitatanino.
La historio de la esperanta kulturo, kun aparta atento pri teatro, estas la studobjekto de la institucia parto en la programo de la Esperantologia Fakultato de Kultura Centro Esperantista, 10-15 aŭgusto 2021 (alveno la 9an): tiun kurson gvidos la plej grava el niaj vivantaj dramverkistoj, c-ano Giorgio Silfer.
Naturfreunde Internationale havis hieraŭ eksterordinaran seancon, suplemente al la novembra kongreso, por aprobi la aliĝon de du societoj (el Bulgario kaj Honduraso) kiel C-membroj (sen voĉrajto). La seancon partoprenis Esperanta Naturamikaro, per sia delegito c-ano Giorgio Silfer: multaj A-membroj ne alestis, kaj ĉio pasis diskrete kaj trankvile.
La Kapitulo kunsidis hodiaŭ sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Dum la rutina superrigardo pri la situacio en Esperantio, li informis la vickonsulojn pri la aprezo de la prezidantino de Japana Esperanto-Instituto rilate la sintenon de la Civito, kiu distanciĝis de la UEA-kampanjo kontraŭ japana eldonejo, preferante pli diplomatian metodon.
Hodiaŭ matene delegacio de la Esperanta Civito, konsistanta el du vickonsuloj kaj la amika gvidanto de prestiĝa loka kultursocieto, estis akceptita en oficiala renkonto kun la magistrato de Malago, reprezentata de skabeno rekte komisiita de la urbestro.
Kun la subteno de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista planas lanĉi dum la venonta aŭtuno telematikan universitaton, sub la nomo Esplora Instituto de Esperantologio. Probable ĝi ensorbos la nunajn sciencajn institutojn (Zamenhof kaj Dietterle), funkciante kiel departemento kun kvar katedroj kaj dudeko da kursoj, dum tri akademiaj jaroj.