Unua amendo al la Konstitucio

HeKo 334 9-C, 26 jul 07

La Verda grupo anoncis en Bruselo, 19 marto 2007, la proponon reformi la artikolon 17, par. 3 de la Konstitucio, kiu nun tekstas jene:

3. La gajninta listo rajtas je minimume ok senatanoj, inkluzive de la Konsulo kaj la Vickonsulo; la ceteraj postenoj estas asignitaj proporcie inter ĉiuj listoj laŭ la Dawnt-sistemo.

La teksto fariĝus:

Blanka senatanino pri ekumenismo

HeKo 334 8-C, 25 jul 07

La romkatolika eklezio lastatempe sin esprimis ankoraŭ pri ekumenismo, per mallonga dokumento de la Kongregacio pri la doktrino de la kredo. Ni memorigas ke la ĉefaj romkatolikaj kontribuoj pri ekumenismo, post la dua vatikana koncilio, estas la enciklikoj de Paŭlo VI “Ecclesiam suam” (1964) kaj de Johano Paŭlo II “Ut unum sint” (1995).

Kreskas la reputacio de esperanto tra PEN

HeKo 333 9-B, 8 jul 07

Dum interne de UEA en Eŭropo oni preparas sin al la “fina venko” pafante unu kontraŭ la alia (post la kapo de Marija Belošević nun la kroata landa asocio petas ankaŭ la kapojn de la elekta komisiono: Edwige Tantin Ackermann, Istvàn Ertl kaj aliaj), en Afriko raŭmistoj serioze laboras por kreskigi la reputacion de esperanto ĉe la mondkongreso de la verkistaro. Jen kelkaj rezultoj.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.