Lexus responsa pri HdE nur por 2017
Sociala Grupo Lexus (Brazilo) aĉetis la gazeton “Heroldo de Esperanto” sub la kondiĉo, ke LF-koop ricevos interkonsentitan sumon per dek unu partopagoj, inter decembro 2016 kaj oktobro 2017. Aldone, se Lexus malfruus tri monatojn en partopago, la proprieto de la gazeto reirus al LF-koop.