Civita diplomatio disvolviĝas en Japanio
La ĉeesto de la vickonsulo pri informado en Japanio ebligas densan serion da renkontiĝoj en la politikaj, diplomataj kaj kulturaj sferoj.
La ĉeesto de la vickonsulo pri informado en Japanio ebligas densan serion da renkontiĝoj en la politikaj, diplomataj kaj kulturaj sferoj.
En dato hodiaŭa, la 17an de junio 2025, la prestiĝa revuo “Cahiers Ferdinand de Saussure” ĵus anoncis la publikigon de du artikoloj rilataj al la esperantlingva eldono de la fama “Kurso de ĝenerala lingvistiko” de Ferdinand de Saussure.
Tri aŭtoroj kaj tri (eĉ kvar) dramoj dum la 14a Kultura Esperanto-Festivalo, en Ĉaŭdefono 27 julio — 3 aŭgusto 2025: la humura monologo de Anton Ĉeĥov “Pri la malutilo de tabako” estos interpretata de Giorgio Di Nucci; la lirika dramo “Ginevra” de Edmond Privat estos parol-ago de la Abeletoj cent jarojn post la lasta prezento; Giorgio Silfer prezentos du siajn kamiŝibajo
Ĉu la situacio en la Sankta Lando reaktualigas la proponon de Lazaro Ludoviko Zamenhof por solvi la hebrean demandon, alternative al cionismo?
La Abeletoj por Kultura Esperanto-Festivalo, la Formiketoj por NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, la organiza teamo por la PEN-krozado havos apartajn kunsidojn venontsemajne, por fari la punkton pri la situacio.
Post du tagoj la Asembleo de Societo Yvonne Martinot en Bureso, Francio (Esperanto-Centro “La Kvinpetalo”) aprobos la duan statutreformon: la unua okazis en 1997 kaj sankciis (pro diferenco de unu voĉo) la disiĝon de SYM el LF-koop; hazarde inter la favoraj al la disiĝo estis ges-roj Claude kaj Andrée Gacond.
Civila Esperanta Servo, kies sidejoj estas en Bujumburo por Afriko kaj Ĉaŭdefono por Eŭropo, lanĉas la projekton “Fine sed ne fone”, kies celo estas la organizado de la revendo de malnovaj poŝtelefonoj, el Eŭropo al Afriko, kie oni povas ankoraŭ uzi poŝtelefonojn de pli antikva teknologio ol la nuna, ekzemple deviga en Svislando (kaj tial le emerita Konsulo Giorgio Silfer rezignis pri sia poŝte
(…) Ni scias ke la historia graveco de Zamenhof ne ŝuldiĝas nur al la inventita lingvo, sed ankaŭ al propono pri solvo de la hebrea demando, tiu hilelismo alternativa al Haskalà, Bund, cionismo, solvoj kiujn li bone konis.
En 2007 la Ĝenerala Asembleo de la Internacia Konsilio pri Arĥivoj, la plej grava internacia neregistara organizo de arĥivistoj, voĉdonis ke ĉiu 9a de Junio estu la Internacia Tago pri Arĥivoj, por soleni la fondon de IKA mem en 1948 sub aŭspicioj de Unesko. De 2019, IKA plivastigas la solenadon al tuta Internacia Semajno pri Arĥivoj, ĉi-jare de la 9a ĝis la 15a de Junio.
Kunsidis la unuan fojon hieraŭ, inter du horzonoj, la redakcio de la naskiĝanta revuo Arcadia; la gazeto, organo de la Itala Interlingvistika Centro, estas nuntempe gvidata de triopa teamo: c-anoj Alessio Giordano kaj Giacomo Comincini, ambaŭ komitatanoj de la paktinta establo, kaj s-ro France
La skizo de strategia laborplano aperinta en la organo de la Universala estis draŝita de la bulleristoj (Kniviilä, Moleón ktp) kaj la emerita direktoro mem ĵus denuncis “la intelektan bankroton, kiu manifestiĝas, ekzemple, en la ĉeso de la eldona agado de UEA kaj nun laste en la subnivela kaj parte eĉ infaneca skizo de la strategia laborplano”; sed kion opinias la raŭmistoj?
Per la junia numero (2367) “Heroldo de Esperanto” komplete reakuratiĝis: la informa organo de Kultura Centro Esperantista montras la viglecon de sia transnacia teamo, kiu produktas interesajn artikolojn kaj disvastigas novaĵojn, kontribuante al la travideblo de Esperantio.