Lorena Bellotti nova prezidanto de KCE

HeKo 762 2-B, 1 maj 21

Sen. Lorena Bellotti estas la nova prezidanto de Kultura Centro Esperantista, elektita hodiaŭ per aklamado fare de la ordinara Asembleo de KCE. En la Komitato dum la nova mandato (2021-23) ŝin akompanos gec-anoj Perla Martinelli (vicprezidanto), Anna Bartek (sekretario) kaj la alektitaj Vincent Chatagny kaj Marie-France Conde Rey.

Progresas la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumbura

HeKo 761 9-B, 29 apr 21

Kurtenoj ĉe la fenestroj en la ĉambroj, komforta duopa lito en la konsula ĉambro, tre belaj tablo kaj seĝoj por ok personoj en la ĉefa manĝoĉambro, ligna podio por la prelega angulo en la konferenca salono (ĉio konstruita danke al surlokaj artmetiistoj): jen kelkaj novaĵoj dum la unua semajno de la deĵoro de c-ano Tihomir Lovriĉ en la Tanganika Esperanto-Domo en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio.

Plejparte difinita la programo de KEF 2022

HeKo 761 8-B, 28 apr 21

Hieraŭ kunsidis reale la teamo de la “abeletoj” en la Esperanto-Domo de Svislando, kun partoprenantoj el la franca, hispana, hungara kaj itala lingvaj areoj, sub la kunordigo de sen. Manuela Blanco, por difini la programon de Kultura Esperanto-Festivalo 2022 en Ĉaŭdefono, sub la egido de la Esperanta Civito, per la organizo de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista.

"Nyugat" gastos definitive en Svislando

HeKo 760 3-B, 21 apr 21

“Ĝi estis malgrava revueto el medio regata de judoj”. Tiel hungara ministro antaŭ nelonge difinis la revuon “Nyugat”, kies rolo estas enorme grava en la historio de la hungara, sed ankaŭ de la esperanta literaturo: sen ĝi ne ekzistus “Literatura Mondo”, nek la apogo al esperanto ĉe PEN Internacia, fare de Frigyes Karinthy en la 1920aj kaj fare de aliaj poste.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.