Juna kaj nia la junia "Literatura Foiro" (311)

HeKo 766 8-B, 1 jul 21

Dum la kovrilo de “Literatura Foiro” 311 (junio 2021) omaĝas kiel tutjare al Dante Alighieri per pentraĵo de Odilon Redon, la unua artikolo estas dediĉita al Antoni Grabowski, cent jarojn post lia forpaso: vasta eseo de c-ano Tomasz Chmielik, nuna prezidanto de la Esperanta PEN. Tuj poste Giuliano Turone reprenas la oran fadenon per esploro pri Danto kaj Francio.

Alternativa sidejo por KEF 2022

HeKo 766 7-B, 30 jun 21

Kvankam la decido ne estas ankoraŭ alprenita, la Abeletoj serioze konsideras alternativon por la festivalejo en aŭgusto 2022: la kampadejo de Ĉaŭdefono, kie eblas tendumi, sed ankaŭ bungalovi kaj loĝi en somerdometoj. Nur ĉi-lastaj gastigus kvardekon da personoj. Krome, la kampadejo proponas tute taŭgan restoracion.

La redakcio de LF kunvenos pli ofte

HeKo 766 4-B, 26 jun 21

La tradicia dumonata kunsido de la redakcio de “Literatura Foiro” fariĝos monata: tion decidis la redakcio mem, laŭ propono de la ĉefredaktoro, en sia hieraŭa telematika kunsido. Tial ke la numeroj jare eldonataj estas ses, ĉiu numero ricevos dufoje la atenton: antaŭ la livero al la presejo kaj post la ricevo fare de la publiko, almenaŭ en Eŭropo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.