Plejparte difinita la programo de KEF 2022

HeKo 761 8-B, 28 apr 21

Hieraŭ kunsidis reale la teamo de la “abeletoj” en la Esperanto-Domo de Svislando, kun partoprenantoj el la franca, hispana, hungara kaj itala lingvaj areoj, sub la kunordigo de sen. Manuela Blanco, por difini la programon de Kultura Esperanto-Festivalo 2022 en Ĉaŭdefono, sub la egido de la Esperanta Civito, per la organizo de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista.

"Nyugat" gastos definitive en Svislando

HeKo 760 3-B, 21 apr 21

“Ĝi estis malgrava revueto el medio regata de judoj”. Tiel hungara ministro antaŭ nelonge difinis la revuon “Nyugat”, kies rolo estas enorme grava en la historio de la hungara, sed ankaŭ de la esperanta literaturo: sen ĝi ne ekzistus “Literatura Mondo”, nek la apogo al esperanto ĉe PEN Internacia, fare de Frigyes Karinthy en la 1920aj kaj fare de aliaj poste.

UEA petas la apogon de la Esperanta Civito

HeKo 761 1-C, 19 apr 21

Estimataj gvidantoj de Esperanta Civito, Unesko unuafoje enketas per Esperanto. UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni. Ĵus Unesko informis ke ili ricevis 600 respondojn de esperanto-parolantoj, kaj ili atendas ankoraŭ pliajn milojn el Esperantujo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos la enketilon, des pli klare la lingva valoro estos videbla al Unesko.

LF-redakcio: unua fojo por Giordano kaj Binaghi

HeKo 760 9-B, 17 apr 21

La redakcio de “Literatura Foiro” kunsidos en la Esperanto-Domo de Svislando, 29 aprilo 2021, sub la kunordigo de la ĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli. Partoprenos reale la ĉefredaktoro kaj la redaktoroj pri kino (Conde Rey), teatro kaj historio (Giorgio Silfer), minoraj literaturoj (Alessio Sacha Giordano), komikso kaj kartuno (Daniele Binaghi).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.