Nova printempo kun nova Konsulo
Unu el la parlamentanoj de la Esperanta Civito alvenintaj al Budapeŝto ĉi-semajne ne povis trapasi la doganejon: temis pri la unusola aziano, nome la Konsulo.
Unu el la parlamentanoj de la Esperanta Civito alvenintaj al Budapeŝto ĉi-semajne ne povis trapasi la doganejon: temis pri la unusola aziano, nome la Konsulo.
“La dekretoj en kelkaj landoj de Eŭropa Unio, pri vasta kordonado kaj eĉ trudizolado sur la tuta teritorio, situas je la rando de kontraŭkonstitucia abismo” opinias Giorgio Silfer, kiu venontsemajne transdonos la prezidon de la Esperanta Civito al la nova Konsulo, Riichi Karibe.
Malgraŭ la viruso origininta el Popola Ĉinio kaj atakanta la tutan mondon, estos prokrastita nur unu aranĝo de establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito: do regule okazos ĉiu evento en la kalendaro de KCE en Svislando, ekzemple.
En bela viola koloro la kovrilo de “Kontakto” (februaro 2020) enpakas interalie longan intervjuon de la ĉefredaktoro, Rogener Pavinski, al la baldaŭ emerita Konsulo, Giorgio Silfer. Tiu kuraĝo distingas profesiulon de aliaj “redaktoroj”, kiuj aperigas atakojn kontraŭ la Esperanta Civito neniam respektante la principon “audietur et altera pars”.
La viruso origininta el Popola Ĉinio atingis interalie Eŭropon kaj plej infektis Lombardion kaj najbarajn provincojn, kie ekestis pli kaj pli severa sanitara kordono, eble kun ioma troigo de la aŭtoritatoj, kiuj tiel kvarantenigas sen lazareto milionojn da homoj, kvazaŭ Romo estus Pekino, en diktatura lando.
Per la organizado de c-ano Giuseppe Campolo en Sicilio, la “Konkursoj de Samideano” atingas sian sesan fojon. De jaro al jaro ilia famo pli kaj pli grandiĝis.
En 2020 enestos ankaŭ speciala premio por la poemo temanta pri sociala malkomforto kaj ĉia subpremo, kaj alia premio por la plej bela soneto. Krome la partoprenontoj ricevos libroforme la plenan verkaron de la konkurso.
La estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo elektis foran insuleton en la Pacifiko por organizi sian mondkongreson en 2021. Koreoj, japanoj kaj aliaj el la “flava areo” de la mondo probable ĝojas pro la elekto. Korea Esperanto-Junularo responsas pri la kongreso, kiu verŝajne estos pli azia ol tutmonda.
Fine de februaro en Meksiko la Internaciaj Organizoj proklamis la Jardekon de la Indiĝenaj Lingvoj. La eventon partoprenis ankaŭ la esperanta popolo, per oficiale invititaj reprezentantoj de la Esperanta Civito, al kies Pakto aliĝis ankaŭ Feminisma Esperanta Movado.
Roterdamo anoncis ke la individua membraro de la Universala Asocio malkreskis je 9,1% dum 2019: de 4.541 (en 2018) al 4.162 kotizintoj. La falon bremsis la donacado de 481 membrecoj, tra fondaĵo Canuto. Inkluzive de la aligitaj membroj, UEA regresis de 13.106 al 12.779 unuoj.
Kultura Centro Esperantista, ankaŭ komisie de la Esperanta Civito (vickonsulo pri kulturaj aferoj), honoros la memoron pri Hector Hodler (1887[1902]-1920), la esperanta frato de Edmond Privat, unu el la inspirintoj de la kulturcentro en Ĉaŭdefono.
Akurate kiel kutime, de kiam Kultura Centro Esperantista aĉetis ĝin Novjartage 2018, aperis la nova numero de “Heroldo de Esperanto”, lauvice la 2306a, marto 2020. Ĝi estas preskaŭ tute dediĉita al la aktiveco de KCE, precipe ties projektoj por la junularo.
La establoj aliĝintaj al la Pakto elektas pere de siaj delegitoj ĉe la Forumo la membrojn de la arbitracia instanco de la Esperanta Civito, en 2021-22. Estas entute kvin kandidatoj por tri postenoj, kaj la Forumanoj rajtas esprimi maksimume du preferojn.