PEN Internacia pri la 31a Homa Rajto

HeKo 574 3-B, 8 maj 15

En minora tono, sed ĉiam tre agrabla la 47a Internacia Konferenco de Poezio, disvolviĝanta en Bledo zorge de la Slovena PEN-Centro, al kiu PEN Internacia adjudikis la kunordigon de sia Pac-Komitato. Same kiel okazas por la Tradukarta kaj Lingvorajta Komitato, adjudikita al la Kataluna PEN, la financaj rimedoj lamas, kio speguliĝas en la organizado.

Kvina numero de Heroldo en 2015

HeKo 574 2-B, 5 maj 15

La numero 2238 (5:2015) de “Heroldo de Esperanto” raportas pri eventoj ĝis 25 aprilo 2015.

La kongresoj jam tamburas per la rezultoj kaj prognozoj: ĉu IJK en la perturbata Burundio? Kial UK 2017 en Koreio anstataŭ Kebekio? SAT(-Amikaro) kongrese krizas. IJF agrable sukcesis. La Esperanta Civito planas sian unuan kongreson.

"Historio de la esperanta literaturo" enpaĝigata

HeKo 574 1-B, 2 maj 15

Kooperativo de Literatura Foiro ĝojas informi ke “Historio de la esperanta literaturo”, kies aŭtoroj estas ĝiaj kooperantoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, estas finverkita kaj enpaĝigata. Zorge de kooperantino Perla Martinelli pretiĝas la kovropaĝo, dum d-ino Laura Paccagnella teknike helpas por la enhavo. La livero al la presmaŝino okazos en ĉi tiu monato.

Mihalkov pri "La tragedio de l' homo"

HeKo 573 1-B, 8 apr 15

En la hodiaŭa literatura kafejo zorge de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto gastis verkisto konata sub du nomoj: la bulgara Georgi Mihalkov kiel eseisto, la esperanta Julian Modest kiel novelisto. Li dediĉis sian atenton al “La tragedio de l” homo”, traduka ĉefverko de Kálmán Kalocsay kaj originala ĉefverko de Imre Madách.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.