Lastaj kvar numeroj de Heroldo

HeKo 570 2-B, 11 jan 15

Kun malfruo kvar numeroj de “Heroldo de Esperanto” atingas la fidelajn kaj paciencajn abonantojn: ili kovras la eventojn ĝis la mezo de novembro 2014. Pliaj tri numeroj, kovrontaj la ceteron de la jaro, estas finredaktataj. Per tio la kompleta kolekto de 2014 estos liverita.

LF fermis sian 45an jarkolekton

HeKo 569 7-B, 18 dec 14

Estas dediĉita al “La magia monto” de Thomas Mann la kovrilo de la numero 272, per kiu finiĝas la 45a jarkolekto de “Literatura Foiro”, ĉefredaktita de Carlo Minnaja. La fragmentojn pri esperantistoj, en la romano, tradukis Giorgio Silfer, kiu ankaŭ eseas pri la verko.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.