Fondumo Blas Infante, federisma referenco

HeKo 533 7-B, 4 jun 13

Hodiaŭ tagmeze la vicprezidanto de Fondumo Blas Infante, adv. Pedro Ruiz-Berdejo Gutiérrez, akceptis oficiale du membrojn de la Kapitulo de la Esperanta Civito, vickonsulojn sen. Giorgio Silfer kaj c-inon Perla Martinelli, en la sidejo de la fondumo, admirinda domo kun impona patio en Sevilo, fakte la dua domo en la urbo laŭ antikveco, per kadastra atesto el la dektria jarcento.

La orienta legacio inaŭgurota fine de aŭgusto

HeKo 533 4-C, 30 maj 13
Kiam la Forumo diskutis direktivon Zavadlav pri la legacioj en 2009, ekestis la demando ĉu vere la legacia sistemo koncernas prioritate la paktintajn establojn kaj ne la individuan civitanaron. Ĉu vere ĝi paralelas funkcie al la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo (direktivo Rogora), aŭ la LingvoTesta Sistemo (direktivo Muhlemann), aŭ la Mutuala Rabata Sistemo (direktivo Hiltbrand)?

Walter Zelazny en la literatura kafejo

HeKo 532 8-B, 24 maj 13

Rekorde multnombra ĉeestantaro por la hieraŭa literatura kafejo, organizita kiel kutime ĉe la interetaĝa salono de la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, fare de Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-Centro. La gasto estis prof. d-ro Walter Zelazny, kiu prezentis la esperantan version de sia libro “Lazaro Ludoviko Zamenhof”, pere de intervjuo farita de sen. Giorgio Silfer.

PEN preparas 20-jaran jubileon

HeKo 532 7-B, 23 maj 13

Literaturaj kafejoj en Budapeŝto, por subteni ĝian rolon de kultura ĉefurbo en Esperantio; aktivado favore al la verkistoj persekutataj pro la uzo de malpermesata lingvo; partopreno en la PEN-mondkongreso en Islando, septembro 2013; sinergio kun la revuo “Literatura Foiro”; PEN-premio “La Verko de la Jaro”.

OIK-delegacio vizitis IEMWon

HeKo 532 5-B, 21 maj 13

Mag. Herbert Mayer, direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, akceptis hodiaŭ delegacion de la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto. La viziton kunorganizis kaj financis Fajszi Amika Rondo, kadre de la Esperanta Civito. La delegacio konsistis el f-ino Anikó Nemes, esperanto-referanto ĉe OIK, sen. Anna Bartek, vickunordiganto de FAR, kaj sen.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.