Mortis Laŭlum, ĉina akademiano

HeKo 519 3-A, 10 nov 12

Kun granda malĝojo ni ricevis la mesaĝon pri la forpaso de Laŭlum,* ĉina akademiano.

Pasintjare en Pekino s-ro Laŭlum estis intervjuita por “Heroldo de Esperanto”. Li rakontis pri sia vivo kaj sia amo al nia lingvo. Li esperantigis multajn librojn, kaj tiel li proksimigis la tutan mondon al la ĉina kulturo.

Vintraj kulturaj semajnfinoj en KCE

HeKo 519 2-B, 8 nov 12

Dominique de Mestral estos la prelega gasto en Ĉaŭdefono, 15-16 decembro 2012, okaze de la Zamenhofa Semajnfino organizita de Kultura Centro Esperantista. La aranĝo havos duoble festan karakteron, ĉar ĝi koincidos kun la unua datreveno de la nupto Rooke-Liu, kiuj deziras festi tion kun kiel eble plej multaj geamikoj, interalie tiuj de la Svisa Esperanto-Koruso.

Parta restrukturigo en Malago

HeKo 518 3-C, 26 okt 12

Venontsemajne ekos parta restrukturigo de la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio. La laboroj koncernos ĉiun etaĝon, sed precipe la trian, kies vasta ĉambro estos dotita de propra duŝejo kaj necesejo, kaj tiel iĝos pli komforta kaj aŭtonoma de la cetero de la domo, do pli facile luigebla al eksteruloj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.