ERA pli eŭropisma ol EEU

HeKo 513 7-A, 21 aug 12

Esperanto kiel lingvo de Eŭropa Unio, kaj specife de eŭropa identeco, estas karakterizo de Eŭropa Esperanto-Unio, unuavice de ĝia sekretario Zlatko Tiŝljar. Unu el la nerektaj konsekvencoj de tiu ideologia sinteno estas favora inklino al Eŭropa Unio, inkluzive de la eŭra valuto.

Sukcesa komenco de NAS 2012

HeKo 513 6-B, 20 aug 12

Diskonigis ĝin James Bond, per unu el la plej famaj filmoj post la Connery-epoko; hodiaŭ ĝi estis la celo de la unua ekskurso kadre de la 9a Internacia Naturamika Semajno. Temas pri Schilthorn, sur Piz Gloria: mirinda panorama platformo je preskaŭ 3.000 metroj super la marnivelo.

Budapeŝto restu Budapeŝto

HeKo 513 3-B, 16 aug 12

La 27an de septembro 2012 okazos literatura kafejo en la hungara ĉefurbo: la unua organizita de Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-Centro. Eniro libera.

Fajszi Amika Rondo estas neformala grupiĝo de intelektuloj, ne nur hungaraj, kiuj amas Budapeŝton kaj deziras ke ĝi gardu referencan rolon por nia kulturo, aktuale kaj ne nur historie.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.