La vojo de TEJO pasas tra Raŭmo

HeKo 512 7-A, 12 aug 12

Du gravaj strategiaj novaĵoj en Tutmonda Esperantista Junular-Organizo embarasos la “viziajn strategojn” de Universala Esperanto-Asocio.

La unua estas la rezigno pri la statuta neŭtraleco, tiel ke TEJO ŝajnas refariĝi TJO: ĝi ja fontis ne el la neŭtrala (burĝa) sed el la laborista movado, en 1938.

Kontentige pri niaj Esperanto-Domoj

HeKo 512 2-C, 30 jul 12

Je plena ritmo estas funkciantaj ekde ĉi tiu semajno ĉiuj nemoveblaĵoj administrataj de Fondumo Pro Esperanto kiel regio. La Esperanto-Domoj en Svislando kaj Andaluzio estas plenaj de luantoj (plejparte el Pollando), kaj ankaŭ la apartamento posedata de LF-koop en Ĉaŭdefono. Ili restos en tioma okupiteco, kun neniu ĉambro vaka, almenaŭ ĝis la aŭtuno.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.