La opozicio insistas pri kongreso

HeKo 483 4-C, 31 maj 11

Organizi jaran kongreson de la nova Esperantio estis unu el la kvalifikaj punktoj en la politika programo de la Blanka Listo, en la elektoj de 2006 por la Senato. Memkompreneble, fine de la nuna mandato, la opozicio insistas por ke io estu decidita tiurilate. Rezolucio estas preparata, kaj probable submetota al la ĉi-semajna parlamenta sesio en Milano.

Heroldo denove akuratas

HeKo 483 2-B, 29 maj 11

Liverante hodiaŭ al la presejo la numeron 2172 (6:2011), kiu kovras la eventojn ĝis mezo de majo, la redakcio praktike nuligis la malfruon de “Heroldo de Esperanto”, kies ĉefredaktora posteno vakas jam de kvin monatoj. La sekva numero fakte devus aperi post du semajnoj, laŭ regula ritmo.

La kandidatoj al la Kortumo 2012-2014

HeKo 482 9-C, 27 maj 11

La Konsulo de la Esperanta Civito komunikas la liston de la kandidatoj al la Kortumo, por la mandato marto 2012-marto 2014. Ili estas entute ses por la tri postenoj en la arbitracia instanco:

c-ino Banet-Fornalowa Zofia, historiografo, edukita pole, eliranta vickortumano;
c-ano Enderby Kep, eksa justicministro de Aŭstralio, edukita angle, eliranta kortumano;

Aktuale ne signifu efemere

HeKo 482 7-A, 26 maj 11

La projekto “Esperanto-aktuale” de E @I naskiĝis el la litovlingva paĝaro pri esperanto “Esperanto mozaika”. La sukceso de tiu paĝaro donis la inspiron havi similan en multaj lingvoj: informriĉa retpaĝaro, logonta vizitantojn el publiko kiu interesiĝas pri esperanto kaj lingvoj ĝenerale.

Konkurso por simbolo pri homaj rajtoj

HeKo 482 5-A, 24 maj 11

Neniu esperanto-organizo (al la Esperanta Civito li tamen ne skribis) priatentas la informon de s-ro Tobias Meissner el Germanio.

Li malkovris internacian konkurson por trovi simbolon por la homaj rajtoj: limdato je 31 julio 2011. Inter la organizantoj de la konkurso estas la prestiĝa UDK (ŝtata universitato de artoj) en Berlino.

La revolucio de la indignantoj

HeKo 482 2-A, 20 maj 11

Nek en Balkanio islama kaj trivita de korupto (kiel Albanio), nek en la plej damaĝitaj de la populismo (kiel Italio), nek en la baraktantaj en la ŝulda abismo (kiel Grekio, Irlando aŭ Portugalio), sed en Hispanio, en la Hispanio kun maldekstra registaro, krevis la kontaĝo de la jasmena revolucio en Eŭropo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.