Kurso por afrikaj kadroj

HeKo 482 1-B, 19 maj 11

La Kabinda Respubliko elektis Kulturan Centron Esperantistan kiel sidejon por sia unua kurso por la formado de kadroj, okazonta ĉi-somere. La elekton motivis la tre bonaj kondiĉoj de la ĵus renovigita terasa etaĝo en la Esperanto-Domo, kiu fakte estas pli kaj pli ofte luata de eksteruloj por kunvenoj, festoj, ktp.

La kvina numero de Heroldo en 2011

HeKo 481 9-B, 18 maj 11

La raportoj kaj intervjuoj de sen. Dieter Rooke, el lia lasta longa vojaĝo tra Popola Ĉinio, malfermas la kvinan numeron de “Heroldo de Esperanto”, kiu atingas eventojn ĝis Pasko 2011. Kio vere okazas en la lando de Ai Weiwei? Intertempe Tajvano dublas filmon. Apud la artikoloj de la vicredaktoro, du kolumnoj pri la (membro)krizo de UEA.

La KCE-Komitato kunvenos fine de majo

HeKo 481 6-B, 15 maj 11

La Komitato de Kultura Centro Esperantista havos ordinaran kunvenon 28 majo 2011, sub la prezido de sen. d-ino Perla Martinelli. Krom ŝi en la Komitato membras sen. Dieter Rooke (vicprezidanto), c-ano Daniel Muhlemann (sekretario, sed nominala pro malsaniĝo), s-ino Elisabeth de Mestral (vicsekretario) kaj s-ro Dominique de Mestral.

En Ameriko enreta ne signifas enrajtan

HeKo 481 3-A, 13 maj 11

Grava jura precedento en Argentino, rilate aŭtorajn rajtojn en la reto. Tribunalo monpunis je ducent mil pesoj (ĉ. 35.000 eŭroj) la proprietulojn de la portalo Taringa, pro malrespekto de kopirajtoj. Taringa ebligis la deŝuton de protektataj verkoj, kaj pluraj eldonejoj denuncis ĝin. Ĉi tiu retejo estas unu el la plej popularaj en la mondo inter la hispanlingvaj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.