Kien post SAT? reagas klasbatalantino

HeKo 487 3-A, 2 jul 11

Dum SAT-kongreso antaŭ kelkaj jaroj estiĝis diskuto ĉu gardi aŭ ne la nocion de klasbatalo en la statuto. Temas pri falsa problemo. Simple la eraro de la nuna SAT, kaj specife de ĝiaj gvidantoj, estas la nekompreno pri la evoluo de la socio. Ne tia, ke la sociologiaj analizoj bazitaj sur la klasbatalo tute eksmodiĝis, sed tia ke ne plu la proletaro, sed alia socia klaso faros la revoluciojn.

La oka numero de Heroldo en 2011

HeKo 487 2-B, 30 jun 11

Akurate aperas “Heroldo de Esperanto” n-ro 2174, la oka en 2011. En la unua paĝo “Jam temp” està por nia Tempobanko”: sen. Martinelli klarigas detalojn pri la funkciado de la Esperanta Tempobanko (nomata Pasvorta Reto). JoMo, rekorde poliglota kantisto, intervjuita de Giorgio Silfer. Ivaniĉka Maĝarova lasas la stirilon de la bulgara kulturdomo. Japano iĝis pola kavaliro.

Milito pro ekologia katastrofo

HeKo 486 6-C, 25 jun 11

Ekologia katastrofo ŝajnas rekte inspiri militon, unuafoje en la historio de Azio.

Sangaj bataloj okazas en nordokcidenta Birmo (Myanmar), kie de post 9 junio 2011 la Kaĉina sendependista armeo konfliktas kun registaraj trupoj. Nur la 18an de junio, tra la oficiala gazeto “New Light of Myanmar”, eblis ekscii la vidpunkton de la registaro.

Malaperis fragmento de la iama Sovetio

HeKo 486 2-A, 21 jun 11

Hieraŭ forpasis en Moskvo unu el la lastaj science rimarkindaj figuroj de la sovetia epoko en la rusa Esperantio, Magomet Izmajloviĉ Isajev (1928[1956]-2011).

Doktoro pri filologio, akademiano de la Rusa Akademio de Natursciencoj, Isajev estis grava fakulo pri iranaj lingvoj (precipe pri la oseta), socilingvistiko kaj interlingvistiko.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.