Sama estraro por la Akademio

HeKo 441 8-A, 18 jun 10

Neniu kandidato (almenaŭ tiel ŝajnas) por la estraro de la Akademio de Esperanto, krom la eliranta kvaropo. Tial dum pliaj tri jaroj oficos doktoroj John Wells, prezidanto; Brian Moon kaj Probal Dasgupta, vicprezidantoj; Renato Corsetti, sekretario kaj kasisto.

Fondita ENA, Esperanta Naturamikaro

HeKo 441 6-B, 15 jun 10

Dek sep personoj el naŭ landoj (Hispanio, Francio, Belgio, Germanio, Svedio, Hungario, Svislando, Italio, Togolando) fondis hodiaŭ en Malago la Esperantan Naturamikaron, kiel jam anoncite. Temas pri la tria esperanto-societo registrita en la bela mediteranea urbo, apud AEU por la tuta Andaluzio kaj “Marbordo de la Suno” por la koncerna provinco.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.