Lastaj tagoj por la diarkio?

HeKo 439 2-A, 25 maj 10

Per la rezigno (?) de Mark Fettes kaj la elimino de Martin Schäffer kaj José Vergara fare de Renato Corsetti, prezidanto de la Elekta Komisiono, Universala Esperanto-Asocio maltrafis la ŝancon rejunigi sian estraron: 40-jaruloj restas ekster la gvidantaro, la averaĝa estrarano restas 60-jarulo.

UEA ne plu havus Afrikan Oficejon

HeKo 438 9-B, 23 maj 10

Antaŭ du tagoj s-ro Benoît Zinkpe el Benino vizitis Instituton Zamenhof en Lomeo. Li tranoktis en la proprieto de TIETo kaj foriris la postan matenon. Kelkajn horojn post lia foriro alvenis lia samlandano François Hounsounou. Tiu ĉi pasigis longajn horojn en Togolando antaŭ ol foriri en la tagmezo.

La sesa Heroldo en 2010

HeKo 438 1-B, 19 maj 10

Printempo en Eŭropo alportas tutan vicon da asembleoj kaj kongresoj — jen raporte jen enkonduke la numero 2155 (6:2010) de “Heroldo de Esperanto” proponas panoramon pri kulturcentroj kaj pri la du plej gravaj kongresoj (fervojista kaj eŭropisma); apud la kondolencoj pri la morto de pastro Duilio Magnani (tre kortuŝa venas el Kongolando).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.