La sepa "Heroldo" en 2010

HeKo 440 2-B, 3 jun 10

La unua paĝo de “Heroldo de Esperanto” 2156 (7:2010) estas dediĉita al la generaciaj ŝanĝoj en la unua ondo de la kongresa sezono: okazinta en la esperanto-fervojistaro, ne okazanta en UEA. Pri Eŭropo kaj la mondo sin demandas Leen Deij kaj eŭropistoj. Intertempe forpasis kataluna pioniro kaj agonias Pola Radio en esperanto.

A historical outline

HeKo A

The idea of a quest for a universal language crossed the path of the Jewish question in the late nineteenth century. Russian-speaking Jew Lejzer Zamenhof, who had spent most of his life in Warsaw, proposed an alternative halfway between assimilation and Zionism.

Tago de la Esperanta Lingvo 2010

HeKo 439 8-C, 1 jun 10

La Dua de Junio estas la sola dato certa pri la naskiĝo de nia lingvo, ĉar ĝi estas la sola kiu aperas en la Unua Libro (cenzura permeso: 18a de Majo 1887, laŭ la julia kalendaro): neniu alia dato estas certa, inkluzive de la 26a de julio, kiu tradicie estas indikita kiel “eliro al la mondo” (pli probable tio okazis la 21an).

PEN-centroj pri Proksima Oriento

HeKo 439 7-B, 31 maj 10

Hodiaŭ kunvenis en Ĉaŭdefono la prezidantino de la Alemana PEN (kiu ankaŭ membras en la internacia estraro, kaj kandidatos ĉi-jare por la internacia sekretarieco), la sekretario de la Romanda PEN kaj la prezidantino de la Esperanta PEN, kune kun la reprezentanto de la esperanto-literaturo en la PEN-packomitato.

La arto rakonti utopiojn

HeKo 439 6-A, 30 maj 10

Estetiko instruas al ni ke por verki bonan artaĵon (en iu ajn el la sep artoj, de poezio al kino) gravas regi ne la enhavon sed la formon. La temo plej banala estas rakontebla en maniero eminenta, la temo plej edifa estas rakontebla en maniero plej stulta.

UNPO-Asembleo, unua tago

HeKo 439 3-C, 27 maj 10
Abĥazoj, afrikansoj, asiroj, belucistananoj, kabindanoj, ĉitagongoj, cirkasoj, orientaj turkestananoj, gilgitaj baltistananoj, hmongoj, sikuloj (rumaniaj madjaroj), internaj mongoloj, irakaj turkmenoj, komeroj, mapuĉoj, montanjanoj, ogadenanoj, ogonoj, sinhoj, sud-azeroj, sud-kamerunianoj, tajvananoj, tibetanoj, orientaj belucistananoj, zanzibaranoj kaj… Esperantianoj: tiom da popoloj partop
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.