UEA perdis vicprezidanton

HeKo 386 1-A, 30 mar 09

Inĝ. Ranieri Clerici, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, anoncis en la hieraŭa kunsido de la Estraro sian decidon rezigni pro sanproblemoj pri la estraraneco, kun tuja ekvalido. La aliaj estraranoj akceptis la sciigon de sia kolego kun granda bedaŭro.

PEN kandidatos por Pac-Nobelo

HeKo 385 9-B, 29 mar 09

La Pac-Komitato de PEN Internacia, kunveninta ĉi-semajnfine en Bledo (Slovenio), aprobis la proponon de la esperanto-verkistoj iniciati kampanjon favore al la kandidatigo de PEN Internacia por la Nobel-premio pri paco. La propono nun transiros al la Asembleo de la delegitoj, okaze de la mondkongreso en Aŭstrio, fine de oktobro 2009.

Ĉu EDE 2009 pli malforta ol EDE 2004?

HeKo 385 7-A, 27 mar 09

La franca filio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (fakte la plej forta en Eŭropo) kunvenis pro sia ĝenerala Asembleo lastan sabaton, en la pariza sidejo de la landa asocio de UEA. Ĉeestis trideko da EDE-anoj, sed neniu rimarkigis ke antaŭ kvin jaroj la gastiganta societo rifuzis sian subtenon, dum de post UK 2006 EDE estas kunlaboranta faka asocio de UEA.

La tempo de liberiĝoj

HeKo 385 6-B, 26 mar 09

Dudek tri literaturoj estas reprezentitaj en la 41a Internacia Verkista Renkonto (25-29 marto 2009 en Bled, Slovenio), oficiale inaŭgurita ĉi-matene fare de la slovena prezidento, Danilo Türk. La slovena ŝtatestro faris geopolitike tre interesan intervenon. La esperantan literaturon reprezentas sen.

HeKo jam dekjara

HeKo 385 5-C, 25 mar 09

Ĉi-semajne antaŭ dek jaroj aperis la unua numero de HeKo, sub la redakto de Judit Felszeghy, tiama direktoro de LF-koop. La retbulteno fakte apartenis al LF-koop, kiu la 2an de junio 2001 donacos ĝin al la Esperanta Civito.

Negativa rekordo de la UEA-membraro

HeKo 384 9-A, 20 mar 09

La nombro de individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio en 2008 falis al 5.702, kun ronda perdo de kvin procentoj kompare kun 2007 (6.011). “Tio estas la plej malgranda nombro post la Dua Mondmilito. La antaŭa malrekordo estis 5.713 en la jaro 2002” publike rimarkis Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, kiu plu komentariis:

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.