Ferma lekcio en la Torina Universitato

HeKo 384 8-B, 17 mar 09

Laŭ invito de la katedrulo (prof. Fabrizio Pennacchietti) c-ano Giorgio Silfer fermos la semestron pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino per lekcio dediĉita al la esperanto-literaturo. “Lectio ultima” okazos en la itala, lundon la 23an de marto je la 8h15, ĉe la beletristika fakultato, en la salono 1 de strato Giulia di Barolo.

LF eniris sian 40an jaron

HeKo 384 6-B, 12 mar 09

La kvardekan jarkolekton de “Literatura Foiro” markas la belaspektaj kovriloj de Leonora Gonzalez el Meksiko, kiuj estas ligitaj kun la 150-jariĝo de Zamenhof. En ĉiu numero de 2009 eseo de elstara esperantologo omaĝos la datrevenon de la Majstro. En la ĵusa, februara numero estas tiu de Carlo Minnaja pri Zamenhof la verkisto.
 

Se vi havas francan pasporton

HeKo 384 5-C, 9 mar 09

Le consortium de la Cité espérantienne cherche un(e) citoyen(ne) français(e) pour un CI-MRA de 20 heures par semaine. Lieu de travail: Paris, avec voyages aussi à Bru xelles, Lu xembourg, Strasbourg, Genève. Figure professionnelle: responsable en relations publiques.

Razgrada programo 2009

HeKo 383 9-B, 3 mar 09

Januaro 28: Nia historia pasinteco (prelego de Viktor Penkov)
Februaro 18: Pri nia sano (gastas d-ino St. Kirĉeva)
Februaro 25: Jarkunveno de EDK “D-ro Ivan Kirĉev”
Marto 5: Muzika vespero okaze de la Internacia Virina Tago
Marto 18: Virinoj kaj poezio (tema vespero)

Razgrada programo 2009

HeKo 383 9-B, 3 mar 09

Januaro 28: Nia historia pasinteco (prelego de Viktor Penkov)
Februaro 18: Pri nia sano (gastas d-ino St. Kirĉeva)
Februaro 25: Jarkunveno de EDK “D-ro Ivan Kirĉev”
Marto 5: Muzika vespero okaze de la Internacia Virina Tago
Marto 18: Virinoj kaj poezio (tema vespero)

KCE pretas plu kreski

HeKo 383 7-B, 1 mar 09

Kultura Centro Esperantista havis sian ordinaran Asembleon hieraŭ matene en Ĉaŭdefono, sub la prezido de sia dojeno, s-ino Sonja Brun. Krom pluraj apogantoj de KCE (el kvar landoj), ĉeestis ankaŭ la reprezentantoj de LF-koop, Esperanto-Societo Zürich, Svisa Esperanto-Societo. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.