Bondezire el tria centmilo

HeKo 378 3-C, 25 dec 08

Hodiaŭ HeKo atingis la tricentmilan viziton (ekde oktobro 2006): necesis dek du monatoj por la unua centmilo, naŭ monatoj por la dua, nur ses monatoj por la tria.

La redakcio de HeKo deziras serenan julon kaj prosperan novan jaron, kun la espero ke la bela revo de la esperanta popolo estu plenumita.

Tonkin pesimisma pri Roterdamo

HeKo 377 9-A, 22 dec 08

“La ŝajna nekapablo de la gvidaj organoj de nia movado kompreni, ke la mondo de neregistaraj organizaĵoj kiel la nia — t.e. volontulaj organizaĵoj kun specifaj celoj — profunde ŝanĝiĝis, kaj ke la novaj metodoj, kiuj aperas jen kaj jen en la movado, ne estas konkurencaj aŭ malamikaj, sed enkalkulindaj en formiĝo de nova strategio.

LF: finita la 39a jarkolekto!

HeKo 377 2-B, 17 dec 08

Per fina omaĝo al Bulgara Esperanto-Teatro (al kiu estis dediĉitaj la kovropaĝoj tra la tuta jaro) ekas la lasta numero de la 39a kolekto de “Literatura Foiro” (decembro 2008). Le Clézio, Nobel-laŭreato, debutas en nia lingvo, per traduko de Perla Martinelli.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.