Andy Künzli pri la Esperanta Civito
En intervjuo pri sia enciklopedia verko, aperinta en la organo de la Ido-movado, la aŭtoro Andy Künzli respondas ankaŭ demandon pri la Esperanta Civito:
En intervjuo pri sia enciklopedia verko, aperinta en la organo de la Ido-movado, la aŭtoro Andy Künzli respondas ankaŭ demandon pri la Esperanta Civito:
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidos ĉi-semajnfine en la Esperanto-Domo de Svislando, sub la prezido de la Konsulo. Temas pri la unua el tri ordinaraj kunsidoj ĉi-jare. La dua okazos en Vilno fine de majo kaj la tria en Bruselo fine de julio.
La radikoj adopt- kaj opci- havas la saman devenon. Opcio estas elekto; kaj en la latina adoptare signifas elekti — adopti estas nur la dua senco.
Laŭ komuniko de c-ano Lennart Svensson en Lesjöfors, kun profunda doloro la Konsulo de la Esperanta Civito anoncas ke civitano Jeremi Giŝron mortis hieraŭ en Jerusalemo pro apopleksio.
Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) malfermis dosieron pri la kazo de pli ol 70-jara belga ŝtatano (sen la esperanta civitaneco), kiu sidis en prizono apud Gento de 17 decembro 2007 ĝis 1 februaro 2008, en stato de preventa mallibero, kaj estas nun ekster la prizono en stato de limigita libero, atende al la eventuala proceso.
La plej longe, daŭre kaj regule aperanta kultura revuo en esperanto eniris sian 39an jarkolekton. La februara numero anoncas ke teatro restos en la fokuso de “Literatura Foiro” ankaŭ en 2008: certe pro la kovriloj, kiuj celebros la plej renoman ensemblon de nia teatro post la dua mondmilito: Bulgara Esperanto-Teatro.
“Jam en 2006 ni movaduloj en Centro Sivron decidi informiĝi pri la Esperanta Civito por eventuala aliĝo. Kaj nun dum la decembra jarkunveno 2007 ni fine akceptis la ideon fariĝi paktinta establo” komunikis c-ano Jeremi Gishron al la Konsulo pasintmonate.
La ordinara sesio de la Civita Parlamento estas kunvokita al Bruselo, ĉe Eŭropa Unio, por la 25-26 de julio 2008. La oficialan kunvokon dissendis la Konsulo hieraŭ, per apartaj komunikoj al la du branĉoj de la Parlamento, nome la Senato kaj la Forumo.
“Mi ne estas certa, ĉu lingvo povas esti rekte ligita kun paco. Sed esperanto laŭ mi nerekte ligiĝas al ĝi. La lingvo, aŭ se ne la lingvo mem, la tekstoj, kiujn ĝi produktis, estas stampitaj per la pacama idealo de Zamenhof kaj de la unuaj esperantistoj. En tio estas ia etoso, kiu transdoniĝas.