Disertacio pri Amikejo kaj la Esperanta Civito

HeKo 369 3-C, 1 okt 08

La Esperanta Civito estas pristudita fare de Viktoria Lambers, studentino ĉe la Libera Universitato de Bruselo, en disertacio liverita al la departemento de sociaj sciencoj la pasintan aŭguston. La temo de la (franclingva) disertacio estas: “La lingvo kiel faktoro de identeco kaj ĝia interagado kun la politiko: la kazo de la esperantista komunumo de La Calamine”.

Lingvotago 2008 kun ALTE

HeKo 368 8-C, 26 sep 08

Okaze de la Eŭropa Tago de la Lingvoj hodiaŭ estis prezentita en Parizo la raporto “Lingvotestoj favore al la socia koherigo kaj al la civitaneco”, produktita de la specifa laborgrupo kreita de ALTE, Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. La prezenton ĉeestis la reprezentantoj de dudeko da lingvoj, inkluzive de esperanto, kies ekskluziva delegito ĉe ALTE estas Kultura Centro Esperantista.

Plia agnosko sine de ALTE

HeKo 368 7-C, 25 sep 08

Esperanto estas ekde hodiaŭ reprezentata, apud aliaj lingvoj, en du fakaj laborgrupoj de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo): temas pri la specifa testaro por kandidatoj inter sep- kaj dekkvarjaraĝaj, kaj pri la specifa testaro por dungaj aŭ akademiaj celoj.

UEA ne investos en Meksiko

HeKo 368 3-A, 15 sep 08

Universala Esperanto-Asocio rifuzis la proponon starigi en Meksiko la oficejon de la Amerika Komisiono de UEA. Letero de s-ro Jasuo Hori, estrarano pri landa kaj regiona agado, sendita en septembro (kvar monatojn post la ricevo de la propono) informas pri la kialoj de tiu rifuzo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.