La virtualo perdas je realo

HeKo 367 9-A, 12 sep 08

En 2003-2006 ĝi aperigis ĉiusemajne du novajn artikolojn aŭ pli. En la komenco la preferata celtabulo estis Renato Corsetti, subtene al la foririntaj Osmo Buller kaj ceteraj el la Centra Oficejo. Baldaŭ ĝi aldonis la Esperantan Civiton, jen per la plena silento pri ties atingoj jen per la kompleta manko de objektiveco en la raportado.

Diverse ne estas perverse

HeKo 367 3-B, 5 sep 08

“Diverse ne estas perverse” estas la gvida fadeno de la aŭtuna numero de “Femina”, la 15a ekde la naskiĝo en 2004. Al tiu ĉefa (sed ne sola) temaro “Femina” dediĉas dosieron pri samseksemo, fare de Stella Meester, artikolon de Leen Deij pri la seksaj rilatoj de romkatolikaj pastroj, recenzon de Giorgio Silfer “Princinoj sur unu matraco” pri hispana filmo esploranta prostituadon.

Membraro: SAT krizas, UEA regresas

HeKo 367 2-A, 4 sep 08

“Kiel povas okazi ke porlaborista asocio nur havas 680 membrojn? Respondis k-do Jakvo Schram, prezidanto de Plenumkomitato el SAT. La kongreskotizo ja estas pli favora ol en UEA. Kial nia organizo ne povas konkeri la koron de ordinara verdstelulo? En SAT-Amikaro [sekcio por la franclingvaj landoj] ja membras 787 eblaj gekamaradoj!” Tiel raportas sen.

Estis ILEI-konferenco en Benino

HeKo 366 9-A, 3 sep 08

Estis terure aŭdi, kiam Atilio Orellana Rojas (sekretario de ILEI) kaj Aida Cizikaite (estrarano pri konferencoj) en marto 2008 proponis al la ILEI-estraro nuligi la ĉi-jaran ILEI-konferencon en Porto-Novo, Benino. Estis ĝojige, ke multaj tamen ekagis, varbis kaj helpis sukcesigi la konferencon.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.