Forta raŭmisma alesto en Vilno
Kvindek personoj prelegos (sep el ili dufoje) okaze de la Tutmonda Kongreso de Ĵurnalismo en Vilno, 26-30 majo 2008. La aranĝon organizas Litova E-Asocio, kunlabore kun la ĵurnalista asocio.
Kvindek personoj prelegos (sep el ili dufoje) okaze de la Tutmonda Kongreso de Ĵurnalismo en Vilno, 26-30 majo 2008. La aranĝon organizas Litova E-Asocio, kunlabore kun la ĵurnalista asocio.
Kiuj defendas la rajtojn de Tibeto en Esperantio? Certe la Konsulo de la Esperanta Civito, ankaŭ ĉar al tio lin devontigas rezolucio unuanime aprobita de la Senato lastan aŭguston (la ruĝa grupo ne partoprenis en la baloto).
Pri la sekureco en Burundio cirkulas en Esperantio alarma informo, esence bazita sur la fakto ke s-ino Margaretha Symoens (filino de forpasinta altranga funkciulo de la belga kolonia administracio), alveninte al Buĵumburo por prizorgi lingvan seminarion ŝajne financitan de Universala Esperanto-Asocio, post du tagoj praktike fuĝis al la najbara lando Ruando, kien ŝi jam pla
“La gelernantoj de ZAMENHOF estas vere eksterordinaraj”, miris instruisto kelkajn minutojn antaŭ la proklamado de la rezultoj de provekzameno organizita de UFEPLAT por la lernejoj-membroj. La instruisto partoprenis la lastajn laborojn pri la rezultoj kaj trovis, ke Institut Zamenhof pliafoje estas ĉe la pinto.
Luís Raudón Uribe lasis la estraron de Meksika Esperanto-Federacio post du mandatoj, en kiuj dum pli ol kvar jaroj li prezidis la asocion: komence anstataŭante la demisiintan Jorge Gutierrez, poste kiel plene elektita fare de la asembleo.
Itala Interlingvistika Centro aliĝas al la Internacia Kongreso pri Giuseppe Peano, en Torino komence de oktobro 2008. La kongreso disvolviĝos en du sekcioj: la unua specife pri matematiko, la dua turnita ankaŭ al interlingvistiko.