Moratorio pri mortpuno: unua sukceso
Unua grava sukceso de la kampanjo kontraŭ mortpuno en la tuta mondo: hieraŭ, per 99 voĉoj poraj, 52 kontraŭaj kaj 33 sindetenoj la tria komisiono de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la moratorian rezolucion proponitan de Nova Zelando kaj Brazilo, kaj forte apogatan de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio. La necesa kvorumo estis 97.