ARKONES tre sukcesa en Pollando
Ekde la 21a de septembro posttagmeze disvolviĝis ARKONES en Poznano, tradicia arta rendevuo. Dum la inaŭguro, kiun gvidis Elzbieta Malik kaj Tobiasz Kazmierski, kantis Zuzanna Kornicka.
En la unua programero la partoprenantoj ĝuis la prelegon de Jerzy Rzadzki pri “Komunikado sen perforto”. Samtempe ekfunkciis la libroservo gvidata de Pawel Janowczyk.