Afrika filipiko pri Roterdamo

HeKo 342 6-A, 21 nov 07

Koffi Gbeglo aŭtoris la 90-paĝan libron “Sub la verda bluzo”, ĵus eldonitan de Afrika Centro Esperantista en Togolando kaj dediĉitan al Hans Bakker “pro ties grandioza laboro por Afriko, kaj 70-jariĝo la 8an de novembro 2007”. Al s-ro Bakker rekte rilatas longa intervjuo fare de sen.

Moratorio pri mortpuno: unua sukceso

HeKo 342 3-C, 16 nov 07

Unua grava sukceso de la kampanjo kontraŭ mortpuno en la tuta mondo: hieraŭ, per 99 voĉoj poraj, 52 kontraŭaj kaj 33 sindetenoj la tria komisiono de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la moratorian rezolucion proponitan de Nova Zelando kaj Brazilo, kaj forte apogatan de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio. La necesa kvorumo estis 97.

Libropremiero en Razgrado

HeKo 342 1-B, 14 nov 07

En la arto-fako de la Regiona biblioteko en Razgrado (Bulgario), 9 novembro 2007 la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj la loka Klubo de la kulturagadantoj organizis oficialan promocion de la libro “D-ro Ivan Kirĉev aŭ homo faber”, kompilitan de Dimitar Petrov kaj Svilen Marinov.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.