Demokratia fiasko en UEA

HeKo 325 3-A, 3 mar 07

Universala Esperanto-Asocio, marto 2007: sesmilo voĉrajtas por sep Komitataj postenoj, nur kvin kandidatas sen referencaj programoj. Nul procento de la voĉrajtaj partoprenas en la baloto, ĉar simple ĝi ne okazas.

La demokratia fiasko estas pli rimarkinda, se oni komparas kun la lasta fojo, kiam por ses postenoj kandidatis 16 personoj kaj balotis 31,4% de la voĉrajtaj.

Gravaj investoj en Meksiko

HeKo 325 1-C, 1 mar 07

La aliĝo al la Pakto fare de Meksika Esperanto-Federacio (unuanime decidita en 2006) altiras pli kaj pli da investoj al Meksiko.

LF-koop estas produktanta en Meksiko la kompaktan diskon (kun libreto) de “La infana raso”, deklamita de William Auld mem: kun tre interesa muzika akompano, ĝi estos unikaĵo en nia poezia eldonado.

Goldoni honora gasto de "Literatura Foiro"

HeKo 324 8-B, 27 feb 07

La Goldoni-temo okaze de la 300-jariĝo de la eminenta dramverkisto estas unu el la akcentoj en la februara numero 225 de Literatura Foiro, per eseo de Carlo Minnaja, mem tradukinto de Carlo Goldoni en esperanton. Fakte en ĉiu numero de la 38a jarkolekto de la revuo oni legos pri Goldoni kaj ghuos sur la kovrilpaghoj belajn paŝtelajn desegnaĵojn kreitajn surbaze de liaj verkoj.

Internacia Fotokonkurso de "La Ondo"

HeKo 324 5-A, 23 feb 07

“La Ondo de Esperanto” organizis en 2006 la naŭan Internacian Fotokonkurson. Partoprenis 71 fotoverkoj de 20 aŭtoroj el Germanio, Finnlando, Italio, Kanado, Kroatio, Nederlando, Pollando kaj Ruslando.

La 14an de januaro 2007 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.
1a premio: Mauricio Bolesnik (Italio).
2a premio: Olga Sipovalenko (Ruslando) pro “Glaciaj kaskadoj”.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.